vortoj de la bona lingvo


antagonisto (antagonist·o) :

prefere diru 'aktiva kontraŭlo' (aktiv·a kontraŭ·ul·o).


antagonismo (antagonism·o) [zam]:

prefere diru 'aktiva kontraŭeco' (aktiv·a kontraŭ·ec·o).


enverguro (envergur·o) :

prefere diru 'vela/flugila larĝeco' (vel·a/flug·il·a larĝ·ec·o).


defili (defil·i) :

prefere diru 'paradi' (parad·i).


adeno (aden·o) :

prefere diru 'giando' (giand·o).


esterazo (esteraz·o) :

prefere diru 'esterenzimo' (ester·enzim·o).


amelazo (amelaz·o) :

prefere diru 'amelenzimo' (amel·enzim·o).


papajino (papajin·o) :

prefere diru 'papajina proteinenzimo' (papajn·a protein·enzim·o).


sakarazo (sakaraz·o) :

prefere diru 'sukerenzimo' (suker·enzim·o).


dermatologio (dermatologi·o) :

prefere diru 'haŭtoscienco' (haŭt·o·scienc·o).


venerologio (venerologi·o) :

prefere diru 'scienco pri seksume transoneblaj malsanoj' (scienc·o pri seks·um·e transon·ebl·a·j mal·san·o·j).


termiko (termik·o) :

prefere diru 'varmostudo' (varm·o·stud·o).


genetiko (genetik·o) :

prefere diru 'genstudo' (gen·stud·o).


trako (trak·o)
(laŭ la signifo):

prefere diru 'sono' (son·o), 'sonparto' (de filmo) (son·part·o);
(la fizika dosiero sendebla) prefere diru 'sondokumento' (son·dokument·o).


bumero (bumer·o) :

prefere diru 'bebeksplodulo' (beb·eksplod·ul·o);
(mallongigo de Post-Milita Bebo) prefere diru 'pomobo' (pomob·o).


pioo (pio·o) :

prefere diru 'puso' (pus·o).


rino (rin·o) :

prefere diru 'nazo' (naz·o)

serĉu ree


La enhavo de ĉi tiu retejo rezultas el interparoloj en la ret-listo la-bona-lingvo@googlegroups.com.
Se vi volas subteni la laboron de la aŭtoro de tiu ĉi retejo, tion vi povas fari ĉe Liberapay


http://bonalingvo.info